27 marca 2017

Nova Tero #1 - Premiso de kampanjo

Kiel mi skribis en la antaŭa, enkonduka blognotaĵo, mi intencas prezenti konturon de kampanjo por sciencfikciaj rolludoj. Ĝia bazo estas priskribo de individua planedo – Nova Tero - la unua ekstertera mondo koloniigita de la homaro. Ludestro povas lokalizi ĝin ie ajn en la kosmo, proksime de Malnova Tero aŭ tute male. Sendepende de lia (aŭ ŝia) decido, la funda premiso estas, ke Tera Nova havas neniujn aŭ preksaŭ neniujn kontaktojn kun la lulilo de la homa speco. Klarigo de kialoj de tiu ĉi situacio estas lasita al ludestro mem. Jen unu ekzemplo. En la frua 22a jarcento la generacia ŝipo, transportanta grandan nombron da kolonianoj, forveturis la Teron. La celon de vojaĝo estis elektita la Alpha Centauri stelsistemo. Dumfluge la ŝipo renkontis tamen vermotruon, kiu transĵetis ĝin al malproksima, nekonata angulo de la galaksio. Tie la ŝipanaro trovis planedon tre simila al Tero, kiu finfine fariĝis la nova hejmo por vojaĝantoj. Kvankam de tiu ĉi momento pasis jam preskaŭ 300 jarojn, konfliktoj kaj disputoj komencitaj ankoraŭ sur la Terglobo ne estis tute malestingitaj… 


Aspekto de Nova Tero

Kiel estis dirita, la Nova Tero tre similas al Malnova (aŭ Olda, aŭ Antikva) Tero. Tio rilatas precipe al ĝia dimensio kaj du inter plej gravaj aferoj por homara transdaŭro – gravito kaj konsisto de atmosfero. La gradon de simileco pri aliaj faktoroj devas tamen esti difinita kaj prilaborita de ludestro mem. Tio rilatas egale al tiaj aferoj, kiel nombro de maroj, aranĝo de klimataj zonoj, tempodaŭro de la tagnokto kaj jaro, ktp. Fakte, ekstera aspekto de l`planedo ne estas vere tre grava por daŭro la kampanjo, ĉar ĝian bazon fundas prefere sociaj ol nur fizikaj faktoroj. En okazo, se mankus al rolestro inspiron je kreado de detaloj, li povas simple utiligi tute aŭ parte iun de multaj lotaj generatoroj, ekzemple tiun, kiun oni povas trovi en la manlibro de la Vojaĝanto rolludo (ang. Traveller). En unu de sekvaj notaĵoj mi intencas prezenti "entravellerigitan" priskribon de la Nova Tero.

Socio de la Nova Tero kaj ĝia problemoj

En malsupra parto de notaĵo (kaj ankaŭ en la sekva) mi intencas ariĝi pri sociaj problemoj de la Nova Tero. Ili estas multaj kaj povas iĝi fontoj de potencialaj konfliktoj, eventoj aŭ okazaĵoj, antaŭenpuŝantaj proceson de la ludado. Tio rilatas al tiuj aferoj, kiel robotiko kaj ĝia influo al socia vivo, ĝenerala progreso de teknologio, provoj de kosmo-esplorado, aŭ kultursanĝoj. Sed en la centro de la kampanjo troviĝas demando pri identeco kaj problemo de du "kontraŭbatalantaj" novteraj mondkonceptoj – tuthomara universalismo kaj novaj naciismoj. 

Inter universalismo kaj naciismoj

Malgraŭ de surteriĝto pasis jam multajn jarojn kaj generaciojn, unu demando tuttempe daŭras: ĉu rekrei iom de antikvaj trajtoj de teraj nacioj, ĉu kontraŭe - iri antaŭen, kreante la veran novteran identecon? Kvereloj pri tiu problemo komencis ankoraŭ sur ferdeko de la ŝipo, kaj ilia fonto fariĝis problemo de ĝusta, komuna lingvo por multnacia socio de kolonianoj. Kvankam unurigarde la angla lingvo ŝajnis superi la aliajn, la propono por elekti la neutralan komunikilon estis gajnita pli kaj pli popularecon kaj anojn. Finfine la komando de la ŝipo decidis fari eksperimenton, kaj ekzameni utilon de artefarita internacia lingvo (ni uzu Esperanton kiel ekzemplo, sed tio povas esti iu ajn artefarita lingvo) por bezonoj de universala kaj ĝenerala komunikado. Tio parte sukcesis kaj helpis iom finigi konfliktojn inter anoj de individuaj nacioj, almenaŭ ĝis la tempo de estonta surteriĝo (fakte – surnovteriĝo). Okulfrapante, plimulte da vojaĝantoj daŭris forte fidaj al iliaj naciaj identecoj kaj interesoj, kaj komence utilis neutralan lingvon nevolonte.

Unuaj dekadoj post la surteriĝo estis paciemaj. Homoj okupiĝis antaŭ ĉio je koloniado de la nova mondo. Finfine urboj estis konstruitaj, problemoj de nutraĵo estis solvitaj, teknologio progresis, demografiaj prognozoj aspektis bone, kaj ĉiuj komencis konduki normalan, kutiman vivon. Sed longega tempo de paco ne povis daŭri eterne. Se mankas konfliktojn, oni devas ilin krei, kaj multaj homoj simple ŝajnas bezoni kontraŭulojn kontraŭ kiuj povus batali kaj formi ilian propran identecon. Tio okazis ankaŭ ĉe la urboj de la Nova Tero. Iu famulo sukcesis resurektigi demandon pri deveno kaj nacia heredaĵo. Unue, certaj personoj kaj grupetoj komencis simple remalkovri belan sonon de iliaj gepatraj lingvoj kaj deziris distingiĝi de kutima, universala novtera kulturo. Demonstrado kaj manifestado de tera deveno fariĝis moda konduto. Sed aperis ankaŭ uloj, kiuj traktis tiun problemon vere serioze; verŝajne tro serioze - sufiĉe serioze por komenci politikan agadon. Ili volis rekrei kaj konservi iom da trajtoj de tio, kio karakterizis –laŭ ilia imago – la perditan mondon kaj socion de la Antikva Tero. Iuj de ili fariĝis pli kaj pli radikalegaj...

La nuna situacio de la lingvo-identeco prezentas jen:
1     1. ĉirkaŭ kvarono da loĝantoj estas konvinkaj universalistoj kaj kredas je neceso de aktiva subtenado de komuna, universala kulturo. Laŭ ili, tro forta alligiteco al pasinteco estus vere danĝera por unuiĝo de la socio. Ili traktas lingvon internacian kiel ilia baza komunikilo kaj simbolo de la novtera kulturo kaj indenteco. Tiu ĉi grupo preskaŭ tute ne utilas antikvajn lingvojn, lernante ilin ĉefe pro respekto al deveno kaj traktas ilin simile, kiel ni traktas, ekzemple, la latinan lingvon. La plej radikalaj de ili eĉ tute kontestas la malnovteran heredaĵon kaj sentas fieraj pro ilia nova identeco;
2    2. ĉirkaŭ duono de loĝantoj akceptas gravan rolon de interkulturo por praktikaj kialoj kaj precipe por politika unueco de la planedo. Samtempe tiu ĉi grupo valoras antikvajn terajn lingvojn kaj kutimojn kiel simboloj de ilia deveno, sed ili larĝe utilas ilin por komunikado inter samnacianoj. Ili memoras pri pasinteco, sed nek volas vivi en ĝi, nek ĝin rekrei. Tiu ĉi grupo simple deziras normalan, trankvilan, ĉiutagan vivon kaj ne estas politike aktiva;
3     3. ĉirkaŭ kvarono de loĝantoj preferas prizorgi kaj konservi sian antikvan nacian indentecon kaj valoras ĝin pli ol la novtera. Ili ofte sentas fieron kaj eĉ orgojlon pro ilia deveno, uzas naciajn linvojn publike kaj eĉ intence krokodiladas por manifesti ilian aliecon. Parto de tiuj nacilingvuzantoj iomete kredas ankaŭ je kultura darvinismo kaj volus vidi ilian lingvon superantan la aliaj. Pro tio, tiu grupo ne estas koneksega kaj dividiĝas je kelkaj subgrupoj (rolestro estas libera por selekti lingvojn kaj naciajn kulturojn, pri kiuj li aŭ ŝi interesiĝas).

Kiel ni vidas, la lingvoproblemo daŭras kaj farigas eblan fonton de sociaj konfliktoj. Ilin nun precipe hejtigas diversaj grupoj de radikalaj konservativuloj, kaj ĉefe la malgranda sed multe aktiva organizacio, konata kiel „Pugno kaj Forto” (aŭ „Pugne kaj Forte” aŭ Pokofo). Pri ĝi kaj ĝiaj aktivuloj, kaj aliaj radikaluloj ni rakontos alitempe, en la tria parto de ciklo; kaj venontsemajne- pri robotoj kaj teknologio ĝenerale.

Brak komentarzy: