17 kwietnia 2017

Nova Tero #4 - Pordego de kosmo

Kvankam la mondo de la Nova Tero konstituas la centron de kampanjo, ni ne devas limigi nian ludadon al la surfaco de ununura planedo kaj modelo de urba aventuroj. Estas eble, ke ludantoj deziros ankaŭ esplori kosmon kaj serĉi farton je aliajn astrojn. En tiu ĉi notaĵo mi intencas streki iomete larĝan pentraĵon de „Novtera Universo”, kaj proponi al legantoj kelkajn eblajn respondojn pri eksternovteraj kolonioj kaj aventurado sur fremdaj, ankkoraŭ nekonataj planedoj. Unu grava rimarko - en la artikolo oni ne trovos detalan priskribon de respektivaj mondoj, sed prefere la ĝeneralan bildon de mondoj plej proksimaj al la Nova Tero kaj kelkajn konsilojn kiel aligi kosman aventuradon al la baza premiso de la kampanjo.

Sed antaŭ ni sekvos al ĉefa temo de tiu ĉi notaĵo, ni bezonas pripensi tri kernajn problemojn. La unua de ili estas specoj de kosmuloj. Alidire, ni devas repsondi demandon, ĉu en la „Novtera Universo” ekzistas aliajn, inteligentajn rasojn, kaj se jes, kiel rolestro povus ilin utili. Tiu afero multe gravas, ĉar se homaro iam kontaktis kun potencaj, teknologie progresintaj kosmuloj, problemo de indenteco certe aspekti tute alimaniere ol tiel, kiel mi prezentis en tri antaŭaj notaĵoj. Rezulte la premiso de kampanjo oni devus ŝanĝi, ĉar la homaro verŝajne kontraŭstarus sian kulturon kontraŭ la fremda. Tio okazus eĉ en situacio, se tia raso estus bone sintenanta al la homaro, kaj ambaŭ socioj havus amikemajn reciprokajn rilatojn. Pro tio kaŭzo, en la „Novtera Universo” estus tre malfacile utili kosmulojn en la maniero de tradicia „Space Opera” genro. Ekzistas tamen aliaj eblecoj, kiujn rolestro povus konsideri, se li/ŝi dezirus aligi al la kampanjo fremdajn rasojn, kaj samtempe observi ĝian ĝeneralan karakteron: 

  • la fremda, inteligenta raso ekzistas, sed pro iaj gravaj kialoj ĝi kaŝas sian ĉeeston antaŭ la homaro. Ekzemple, ĝi volas sekrete ekkontoroligi la Novan Teron aŭ preferas forkapti homojn por iaj eksperimentoj (ni pensu pri klasikaj grizaj kosmuloj);
  • la homaro ankoraŭ ne renkotis inteligentan rason, sed la kontakto estas proksima, kaj tio okazontaĵo tute ŝanĝos la vivon de Novteranoj. Ĉu la kosmuloj estos amikecaj al homoj, ĉu tute male – montras la tempo;
  • sur kelkaj, ankoraŭ ne konataj planedoj troviĝas postrestaĵoj de antikva raso kaj ĝia mirinda teknologio. Eble ie ekzistas iaj posteuloj;
  • inteligenta raso de kosmuloj loĝas sur iu bizara mondo. Ĝi ne estas teknologie progresinta sed posedas tamen aliajn precipajn trajtojn, ekzemple parapsikologian potencon aŭ eĉ magiajn kapablojn.
La dua problemo, iom pli facila ol la antaŭa, estas determino de maniero de kosmotransportado kaj relativaj distancoj inter jam esploritaj mondoj kaj la Nova Tero. Kvankam ludestro povas laŭvole difini rapidecon de ŝipoj, mi opinias, ke estus plej profite por la kampanjo, se la tempodaŭro de vojaĝo el unu planedo al la alia proksimumis 2-4 semajnojn. Tiel ĝi restus serioza afero, bezonata certan amason da tempo kaj peno, sed ne fariĝus tiom malfacila por malkuraĝigi lundantojn. Metodo de ŝipmovigo - hiperĵetado, Alcubierre veturado, ktp. - ne estas multe grava por la kampanjo. Ekzemple, oni povus simple decidi, ke unu lumjaro de vojaĝo egalas al daŭro de unu tera tagnokto. sed aliaj opcioj restas ankaŭ eblaj. La samo ritalas ankaŭ al problemo de superluminala komunikado (en mia versio de la "Nova Tero" kampanjo ĝi ekzistas, sed estas iom limigita).

La tria problemo rilatas al karaktero de eksternovteraj kolonioj. La ĉefa demando sonas, ĉu ili estas depenaj de la baza mondo, ĉu kontraŭe - parto de ili decidis ribeli. La dua opcio efektive kreas pli da ludeblecoj ol la unua, precipe se ni ŝatas aferojn de politiko kaj milito, sed ankaŭ iom ŝanĝas fundon de la kampanjo. En mia ludado tio ankoraŭ ne okazis, sed kiu scias kion alportas la estonteco. Malsupra parto de la teksto premisas la unuan opcion kaj ĉefe esploreman karakteron de la kosmovojaĝado.



Novtera Universo - kelkaj konsiloj

1. Laŭ supra premiso, novtera ŝiparo estas preskaŭ tute pacema. Ekzistas nur kelkaj militŝipoj, konstruitaj por eventuala, estonta kontakto kun iaj malamikaj kosmuloj. Aliaj estas civitaj, precipe komercaj aŭ malgrandaj, privataj unuoj. Kosto de ŝipoproduktado dependas de rolestro, sed se kosmovaĵaĝoj estas relative nova afero, ĝi devus esti prefere alta.

2. Prilaborante propan version de „Novtera Universo” plej bone unue krei dekkelkajn planedojn aŭ koloniojn, kaj poste lokigi ilin sur la mapo - ne inverse. Dank` al tio, ni povos adaptigi prilaboritajn mondojn al karaktero de nia kampanjo. Hazardon ni lasu al ankoraŭ ne esplorataj planedoj. La sektoron eblas mapigi per heksopapero (kiel en Traveller rolludo), retpapero (kiel en Gurps Space) aŭ simple la blanka, signante konatajn mondojn kiel punktoj, kunigante vojojn inter ili per rektaj linioj (en tiu okazo ni devas ankaŭ enskribi tempodaŭrojn de vojaĝoj). 

3. Rilate al kolonioj, oni povas dividi ilin laŭ kelkaj kategorioj. La plej kernaj estas definite la ĉefaj, multloĝantaraj planedoj. Ilia aspekto ne diferas tro radikale de la Nova Tero fizikokondiĉe. Ili estas loĝeblaj sen utilado de vere progresaj teknologiaĵoj. Ni povas eĉ decidi, ke kelkaj planedoj posedas iom strangan atmosferan konsiston, sed ĝi ne devus esti tiom bizara por malebligi movadon sen oksigeniloj, almenaŭ dum kelkaj horoj. La samo rilatas ankaŭ al problemo de graviteco. Ĝenerale, la ĉefkolonioj devas havi trajtojn, kiuj ebligas eviton de grandaj akomod-problemoj. Pro tio ni ne kreu tro multe da ili (maksimume 5,  mi sugestas). Ni prizorgu, ke ili estu iom specialaj.

4. Aliajn planedojn ni dividu laŭ tipoj kaj difinu nur ilian ĝeneralan karakteron. Ekzakta nombro de diverspecaj mondoj dependas stilo de nia kampanjo. Malsupren mi prezentis kelkajn proponojn:

  • industriaj/sciencaj kolonioj (ĉirkaŭ 10-15) – ni povas lokigi ilin en ajnaj mondoj – planedoj, lunoj aŭ asteroidoj. Tiun kategorion faras antaŭ ĉio diversspecaj minoj, fabrikoj kaj esploraj stacioj. Nombro de loĝantoj depondos el fizikaj kondiĉoj kaj fako de kolonio. Ekzemple, sciencaj stacioj esplorantaj flaŭron kaj faŭnon de ĵus malkovrita planedo aŭ minejoj lokigitaj sur surfaco de asteroido estos relative malgrandaj; grandaj, profitodonaj fabrikoj funditaj sur la globoj similaj al Tero povas havi pli da loĝantoj.
  • novaj agrikulturaj/turistaj kolonioj (ĉirkaŭ 5-7) – tiuj mondoj similas la Teron (aŭ Novan Teron, kompreneble), sed ne tiom, kiom la ĉefmondoj. La nombro de loĝantoj ne estas ankoraŭ granda kaj dependas el fizikaj kondiĉoj, karaktero de la kolonio kaj tempo da fundado. Tiaj planedoj oni tuttempe eblas esplori. Se neniu malbonfarto okazos, ili povas fariĝi en la estonteco ĉefkolonioj.
  • konataj, sed ankoraŭ ne esploritaj mondoj (ĉirkaŭ 7-10) – ili estas diversaj. Novteranoj ne fundis kolonion, ĉar fizikaj kondiĉoj ne estas sufiĉe agrablaj por homoj, aŭ simple tia planedo/luno estis ĵus malkovrita. Tiuj planedoj povas enhavi iujn interesaĵojn – bizaran inteligentan kulturon, prezaĵojn, ktp. 
Specialaj objektoj - tute unikaj kaj raraj. Ilia nombro dependas de ludestro. Jen kelkaj ekzemploj:
  • Mallibereja planedo – kruda mondo, kien estas senditaj plej grandaj krimuloj. Restado tie anstataŭas la mortpunon kaj ĝismortan malliberadon. La planedo havas risurcojn, kiuj ebligas travivon de malliberuloj; ili povas fari ion ajn laŭvole. 
  • Kovrita bazo aŭ ŝipo de inteligentaj kosmuloj.
  • Artefarita inteligenta maŝino - ĝi povus havi bonvolon por detrui homaron aŭ tute male - perforte ĝin plifeliĉigi.
  • Kaŝita bazo de kosmaj korsaroj.
  • Mistera konstruaĵo, ekzemple privata ŝipo de Sorgo, fama riĉulo de la Nova Tero. 

Tio estas nur ekzemploj kaj proponoj de tio, kiel oni povas larĝigi la kampanjon. Tiu ĉi notaĵo fermas ankaŭ ĝeneralan priskribon de la "Nova Tero" kaj ĝia universo. Sed tio ne estas ankoraŭ fino de la ciklo. En la sekvontaj artikoloj mi prezentos kelkajn utilaĵojn, tabelojn, ktp.

2 komentarze:

Tajemniczy Pan C pisze...

Czekam na "tabelojny" :-) Nie znam zupełnie esperanto, ale najbardziej przypomina mi rumuński (choć to tylko wrażenie, bo rumuńskiego też nie znam). Łacina pozwala mi to zrozumieć na całkiem przyzwoitym poziomie.

Key-Ghawr pisze...

Ciekawe spostrzeżenie. Mnie znajomość esperanta pozwala zrozumieć potoczny włoski, choć odwrotnie to nie działa (co przetestowałem na znajomym Włochu :) który z mówionym esperantem przy pierwszym kontakcie miał problem)

Tabelka abstraktów pojawi się w następny poniedziałek, a później konwersja na Travellera.

Co do rozumienia, to może przyda Ci się znajomość podstawowych końcówek (są zawsze regularne, bez wyjątków):
-o - rzeczownik w liczbie pojedynczej
-a - przymiotnik w liczbie pojedynczej
-e - przysłówek odprzymiotnikowy
-j - liczba mnoga
-n - biernik (przedmiot/osoba czynności)
-i - czasownik w bezokoliczniku
-as -czas teraźniejszy
-is -czas przeszły
-os -czas przyszły