1 maja 2017

Nova Tero #6 - Por Vojaĝantoj



En tiu ĉi notaĵo mi volus prezenti kelkajn konsilojn pri adapto de la Nova Tero al reguloj de la Vojaĝanto (Traveller). Malgraŭ mi ne verkis mian kampanjon pensante pri iu ajn specifa rolludo, la menciita estas verŝajne la plej populara kaj bone konata universala SF sistemo. Tio kontraŭas aliajn „oldskolstilajn ludojn, kiel Sennombraj steloj (Stars without Number) aŭ Esploristoj (X-plorers). Krome, mi decidis publikigi tiun notaĵon ĉe la fino de la prezentata ciklo por montri, ke la reguloj de tiu ol alia ludo restas malpli grava ol la ĝenerala premiso de la kampanjo. Oni devas adapti la rolludon al la karaktero de la Nova Tero universo, ne kontraŭe. Laŭ mi, tia proceso kutime faras pli bonajn rezultojn ol trudado de la kreita mondo al reguloj de iu sistemo.
 

Kiel legantoj povis jam konvinkiĝi, la premiso kaj karaktero de prezentita kampanjo estas iom alia ol la kutima stelopero aŭ implicita universo de Vojaĝanto – Tria Imperio (Third Imperium). Kvankam adaptado de la Nova Tero al reguloj de tiu rolludo ne faras multajn malfacilaĵojn, tamen oni devas ŝanĝi aŭ modifi kelkajn principojn, precipe por ĝuste reflekti teknologian nivelon de la universo kaj bocian bazon. Ekzemple, unu de premisoj de la Vojaĝanto estas malebleco sendi informaĵojn superlumrapide. En la Nova Tero universo (almenaŭ en mia propra versio) kontraŭe – tio eblas dank` al malkovro de kvantoteleportado. Vojaĝanto funde premisas la kosmon multe esplorata de homaro (kaj eble de aliaj rasoj). Sufiĉas nur ĵeti rigardon al la tabeloj troviĝantaj en paĝoj de la ĉapitro pri mondokreado. La sama problemo rilatas liston de karieroj atingeblaj de ludkarakteroj - ĝi sugestas ĉeeston de militaj konfliktoj kaj bataloj. La Nova Tero universo, kontraŭe, estas prefere pacema kaj konfliktoj koncentriĝas je kampoj de politiko kaj mondkonceptoj. Pro tio kosmaj bataloj ne faras tiom gravan temon kaj reduktas nur al militkolizioj kun korsaroj aŭ krimuloj. 

Malsupren mi lokigis kelkajn proponojn por solvi tiujn kaj aliajn problemojn rilatitajn al adaptado de la prezentita kampanjo al reguloj de la Vojaĝanto. En tiu momento mi konjektas, ke legantoj konas antaŭajn partojn de la ciklo. 

Unue ni priskribu la planedon de la Nova Tero. Anstataŭ loti statistikaĵojn el Vojaĝanto tabeloj, mi decidis simple selekti tiujn, kiujn ŝajnis al mi plej ĝustajn. Jen ili.

Nova Tero - planeda statistikaĵoj
Stelhaveno – A
Amplekso – 8 (Tera)
Atmosfero – 6 (Tera)
Hidrosfero – 6 (60%)
Loĝantaro – 8 (ĉirkaŭ 500,000 da loĝantoj)
Registraro – 4 (reprezentanta demokratio; sed rigardu 3an parton de la ciklo)
Leĝo Nivelo – 7
Teknika Nivelo – 12 (rigardu la 2an parton de la ciklo kaj malsupran priskribon)
Bazoj – K, S, E, VS (kosmarmea, skolta, esplora, Vojaĝantosocio)
Komercaj Kodoj – Ĝa, Ter, Ri (ĝardena, terkultura, riĉa)

Atentu - en La Nova Tero kampanjo la Vojaĝantosocio estas interplaneda organizacio, nuntempe vaste sponsora kaj influita de Sorgo, fama, riĉa maldekstrismano. Anoj de nova naciismo movado malbonvenaj, eĉ riĉuloj!

Kreado de ludkarakteroj
Proceso de ludkaraktero kreado estas ĝenerale la sama kiel la prezentita en la baza manlibro. Necesas tamen klarigi rolon de certaj okupoj. Ĉar nomoj de la kelkaj ne havas proprajn ekvivalentojn en Esperanto (almenaŭ mi scias nenion pri tio), mi devis krei ilin mem. Por eviti miskomprenadon, mi decidis skribi anglajn nomoj parenteze. 

Armeo. Pro ĝenerala manko de militoj, soldatoj estas uzataj por esplorado de planedoj enhavantaj danĝerajn vivformojn kaj protektado de kolonioj troviĝantaj sur tiaj mondoj. Ĉiuj koncernaĵoj al militaferoj, kiujn oni povas trovi en la tabelojn en la manlibro, plej bone interpreti kiel bataloj kun bestoj, monstroj aŭ primitivaj kosmuloj (se ludestro volas enkonduki fremdajn rasojn).

Kosmomaristo (Space Marine). La situacio prezentas preskaŭ sammaniere kiel je rilato al armeo. En tiu okazo, le ĉefaj malamikoj kun kiuj kosmomaristoj povos batali estos kosmaj piratoj aŭ krimuloj. Pro tio kaŭzo, kosmomaristoj faras rolon de gardistoj aŭ spacpolicistoj.

Kosmoŝiparo (Space Navy). Ŝiparo de la Nova Tero estas preskaŭ tute pacema. Ekzistas malmulte militŝipoj kaj ili funkcias ĉefe en la rolo de la kosmopolico (rigardu supren). Atingeblajn modelojn de ŝipoj mi priskribos malsupren.

Aristokrataro. En la planedo de la Nova Tero ne ekzistas hereda aristokrataro. Ludkarakteroj elektantaj tiun karieron reprezentos verŝajne riĉuloj aŭ gravaj politikistoj. En la dua okazo, ni memoru, ke la tempodaŭro de la kariero ne estos eterna. 

Teknologia nivelo. Baza teknologia nivelo de la Nova Tero kaj ĉefaj kolonioj sumiĝas je 12. Malgraŭ tio, ne ĉiuj inventaĵoj estas akceseblaj. En la kampanjo ne ekzistas (ankoraŭ) batalkirasoj, gravita zono, pli progresintaj laseraj armiloj (oni povas aĉeti nur tiuj de niveloj 9 kaj 10), poŝatombomboj kaj TDX. 

Kontraŭe al kutimaj Vojaĝantaj kampajoj, oni povas sendi superlumajn informaĵojn; tamen tio eblas nur inter la Nova Tero kaj ĉefaj kolonioj, kiuj posedas specialaj stacioj sur la orbitoj. Oni povas ankaŭ elsendi informaĵon el la ŝipo al la planedo sed ricevado eblas nur se la ŝipo restos senmova. Komunikado inter du malproksimaj ŝipoj estas ĝuste malebla.Tempodaŭro de la „flugo” de informaĵo egalas 24 terhorojn parseke.

Kosmoŝipoj. Ne akceseblaj ŝipoj estas: suldulaj krozŝipoj (Mercenary Cruiser) kaj patrolaj korvetoj (Patrol Corvette). La pasaĝerŝipoj (Subsidised Liner) havas stelpropulson je la grado 2. Stelpropulso 3 ankoraŭ ne ekzistas.

Brak komentarzy: