8 maja 2017

Nova Tero #7 - Stelŝipo tuj!



Ni alproksimiĝas al la fino de la ciklo pri la Nova Tero. Tiu ĉi notaĵo estas la lasta kaj antaŭlasta samtempe - la lasta, ĉar fermas prezentaĵon de la kampanjo materialo; antaŭlasta, ĉar venontsemajne sekvos ĝin ankoraŭ resumo de la tuta ciklo, skribota, same kiel la enkoduko, ambaŭ pole kaj esperante. Mia unua ideo por hodiaŭa artikolo estis prezenti priskribojn de planedoj de la Novtera Universo, aliaj ol la Nova Tero mem. Sed mia kampanjo ankoraŭ ne disvastiĝis tiom multe por enhavi pli ol kelkajn detale prilaboritajn mondojn. Plimulto de ili tuttempe restas nur skizoj. Pro tiu kaŭzo, mi decidis lasi tiun temon por ankoraŭ nedifinita estonteco kaj verŝajne alia ciklo de notaĵoj. Anstataŭ tio mi prezentos plu utilaĵojn – tabelojn ebligantajn al ludkarakteruloj ekposedi stelŝipon dekomence de la kampanjo, kio ne estas kutima afero en "oldskolaj" SF rolludoj.

En plimulto de rolludoj en "oldskola" stilo stelŝipoj estas malfacilege atingeblaj (se tute), precipe pro ilia multekosto. Sistemoj kiel la Kosmo patrolo (Space Patrol) restas prefere escepto ol la regulo. Verdire, mi ne rememoras al mi iun ajn gravan "oldskolan" rolludon (originalan aŭ modernan), krom la Vojaĝanto (Traveller), kies reguloj subtenus detale kaj meĥanike tiun aferon. Ludestro povas simple doni al ludkarakteruloj la ŝipon aŭ krei specifan aventuron ebligantan atingo, kompreneble, sed tia agado estas, laŭ mi, iom kontraŭa al la etoso de „oldskola” stilo. Ni simple imagu, ke la komencanta OD&D heroo ekposedas, ni diru, la kastelon dekomence de la kampanjo. Tamen aliflanke, la stelŝipoj estas necesega ilo por kampanjoj premisantaj eblecon por kosmovojaĝoj.

Ĝis nun, verŝajne nur la plej nova versio de Vojaĝanto (Mongoose Publishing 2016) solvas la problemon, iom plifaciligante dekomencan atingadon de la ŝipo. Kvankam ludkarateruloj plej ofte bezonos repagadi krediton, la amaso da mono ne devos esti tiom grandega kiom en la antaŭa eldono de la sistemo (Mongoose Publishing 2008) aŭ la klasika originalo (GDW 1977). Malsupren mi prezentas alternativan metodon por solvi tiun aferon. Oni povas uzi ĝin en laŭvola rolludo farante nur etajn modifaĵojn. En la Vojaĝanto oni povas simple utili tiujn tabelojn anstataŭ kutimaj reguloj el la baza manlibro - se la ludantoj lotos ŝipakcion, ili simple ignoru la rezulton kaj reludkubumu.
1. Unue oni devas decidi pri la speco de la ŝipo. Ĝenerale, la ludkarakteruloj devus ekposedi nur plej malmultekostajn ŝipojn. En la malsupra tabelo mi enhavigis ekzempojn el du rolludoj: Vojaĝanto (Traveller)* kaj Esploristoj (X-plorers).

*Ĉar ne ekzistas traduko de specifa Vojaĝanta terminaro al Esperanto, mi donas ankaŭ anglolingvajn nomoj de la ŝipoj.

1k6
Speco de ŝipo (Vojaĝanto)
Speco de ŝipo (Esploristoj)
1
serĉoŝipo (Seeker Mining Ship)
skoltŝipo
2
serĉoŝipo
skoltŝipo
3
skoltoŝipo (Scout/Courier)
fregato
4
liberkomercoŝipo (Free Trader)
fregato
5
liberkomercoŝipo
fregato
6
malproksimdistanca komercoŝipo (Far Trader)
fregato

2. Dua paŝo estas difini devenon de la ŝipo. Plej verŝajne ĝi ne estos vera propraĵo de ludkarakteruloj sed prefere nur pruntita de iu grava organizacio aŭ ulo.

2k6
Deveno de la stelŝipo
2/12
donaco de la riĉa patrono, supozeble amiko de ludkarakteruloj (patrono postulos favoron!)
3/11
donaco de la riĉa, amikema patrono; ŝipo estas pezita de kredito – ludkarakteruloj devos repagi ankoraŭ 20-40% de la originala prezo de la ŝipo (patrono postulos favoreton!). Por la repagado ludkubumu: 1-2=20%; 3-4=30%; 5-6=40% 
4/10
vrako de la ŝipvrakejo aŭ kosmo (ŝipo neniom kostas sed ne flugos sen reparo; damaĝoj difinas rolestro)
5/9
ŝipo pruntoprenita de la gravulo (konsultu tabelon numero 4 por detaloj); de tempo al tempo li/ŝi postulos favorojn aŭ sendos karakterojn al misio.
6-7-8
ŝipo pruntoprenita de la organizacio (konsultu tabelon numero 3 por detaloj); ĝi donas laboron al ludkarakteruloj; inter misioj karakteruloj povas libere uzi la ŝipon sed ili devos pagi ĉiujn kostojn de uzado.

3. Se la ludkarakteruloj ricevas pruntoprenitan ŝipon de la organizacio, oni devas difini ĝian karakteron. Ludkubumu 1k6 por elekti unu de du subtabeloj kaj poste reludkubumu 1k6 por specifan rezulton.

1-3 sur k6
4-6 sur k6
1
krima organizacio
1
krima organizacio
2
politika partio
2
korporacio - kosma komerco
3
religia organizacio
3
korporacio – kosma industrio (e. asteroida minejo)
4
armeo aŭ kosmoarmeo
4
universitato
5
korporacio – kosma esplorado
5
planeda aŭ landa estraro
6
korporacio – kosma transportado
6
elekto de ludantoj

4. Se la ludkaranteruloj ricevas donitan aŭ pruntoprenitan ŝipon de iu gravulo, oni devas difini kiu li/ŝi estas. Ĉiu de ili estas tre riĉa, ofte ekscentra, kaj ĝenerale laboras sole. Postulataj favoroj aŭ misioj havos privatan karakteron.

1k6
Patrono
1
ekscentra scientisto
2
fama artisto/kanzonisto, ktp.
3
ekskomercisto/enterprenisto
4
eksidustriisto
5
nobelo aŭ politika aktivisto (aŭ ekspolitikisto)
6
eksmafiestro

5. Finfine oni devas difini kialon pro kiu ludkarakteruloj ricevis la ŝipon. Malsupra tabelo donas nur ĝeneralan karakteron de la afero. Detaloj devas prilabori rolestro mem, ekzemple uzante abstraktotabelojn. Ludkubumu 1k6 por elekti unu de du subtabeloj kaj poste reludkubumu 1k6 por specifan rezulton.

1-3 sur k6
4-6 sur k6
1
mono (ŝuldo al krimuloj aŭ nepagita imposto)
1
serĉado
2
perfido
2
frenezjo
3
spionado
3
politika intrigo
4
krimo
4
eskapo
5
batalo
5
psika potenco
6
sekreto
6
kosmulo







Brak komentarzy: