30 lipca 2017

Gipf - recenzo




En la hodiaŭa notaĵo mi deziras prezenti mian unuan recenzon faritan en Esperanto. Ĉi-foje la teksto traktos pri unu de miaj plej ŝatataj abstraktaj tabulludoj - Gipf. Pro la devo mi enhavigis en ĝi priskribo de la reguloj, sed antaŭ ĉio mi intencis montri, kiujn trajtojn de tiu ludo mi precipe ŝatas, kaj kial mi taksas ĝin tiom alte. Mi esperas, ke Vi trovos tiun notaĵon helpema. Se Vi jam konas Gipfon, sufiĉos se vi legos nur la lastan parton de ĉi-artikolo, kie mi prezentis miajn rimarkojn pri la ludado, kaj komparos ilin kun Viaj propraj spertoj. Kompreneble Vi povas lasi komentaĵojn ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la pola aŭ la angla. Bonan legadon. 

Laŭ mia sperto, multe da anoj de surtablaj rolludoj, kiujn mi okazis ekkoni, ĝenerale ne ŝatas tabulludojn, kaj plej precipe la abstraktajn. Mi rimarkis, ke rolludantoj tre ofte riproĉas al ili mankon de sento de temo kaj intrigo. Tiu dependeco agas ankaŭ reciproke. Estas vere malfacile kuraĝigi - ni diru - kutiman anon de ŝako, ke li partoprenu en rolludsesio. Mi ne havas kaj neniam havis tiajn problemojn. Tute kontraŭe, mi kutimis agnoski abstaktajn tabulludojn kiel la esenco kaj plej nobla formo de la tuta ludado - la plej pura speco de duelo de du mensoj. Krom tio, ĉiu bona ludo kreas por mi ian formon de rakonto, eĉ ŝako aŭ Goo.

Kvankam abstraktaj tabulludoj povas ŝajni tre simplaj unurigarde pro ilia formo (kutime ili konsistas nur el unusola tabulo kaj peonaro), projekti la bonegan estas vere malfacile. Kvankam iam mi okazis elprovi multe da ili, nur kelkajn mi trovis sufiĉe interesaj, kompleksaj kaj nebanalaj. Sed mi ne intencas skribi pri tiuj, kiujn mi ŝatis pro diversaj kialoj. Mi dezirus prezenti kaj recenzi unu de la plej bonaj modernaj abstraktaj ludoj, kiun mi okazis ekkoni. Ĝi nomiĝas Gipf kaj estas la ĉefa kaj centrala parto de serio je la sama titolo, kiu konsistas nun el 7 (aŭ el 8, se ni kalkulos ankaŭ la ludon, kiu estis jam altirigita de vendado) partoj. La tutan projekton mi ne intencas priskribi en la jena notaĵo. Por fari tion mi bezonus tro multe da loko. Krom tio, mi devas konfesi, ke ankoraŭ mi ne havis okazon ekkoni la tutan Gipf-projekton. Mi decidis, ke mi volas ekkoni la unuan ludon de la Projekto sufiĉe bone, antaŭ mi aĉetos la sekvan (aŭ sekvajn). Mi ne certas, kiom da fojoj mi jam ludis Gipfon, sed ne malmulte ol 50-60. Do ŝajnas al mi, ke la sekva baldaŭ alvenos al mia breto...

Pri reguloj

Gipf estas tre simpla sed samtempe ege profunda ludo. Kelkaj de miaj kontraŭludantoj diris, ke ĝi ŝajnis al ili iom simila al Gobango aŭ Abaloneo. Tiu simileco estas tamen nur surfaca. En Gipf ni trovos tri regulvariantojn – bazan, norman, kaj turniran. La unua estas plej facila sed samtempe malplej interesa. Laŭ mi ĝi taŭgas nur por veraj komencantoj, kiuj tute ne havis ankoraŭ okazon tabulludi, aŭ por junaj infanoj. La norman varianton mi trovis multe, multe pli bona, kaj tutkore mi konsilas komenci Gipfludadon rekte el ĝi. Pro tio kaŭzo, mi priskribos ambaŭ la bazan kaj turniran nur ĉe la fino de la notaĵo kaj fokusos ĉefe pri la baza varianto.

La celo de la norma versio de la ludo estas malebligi al la kontraŭulo movpovon aŭ mortigi (kapti) tri specialajn duoblajn pecojn (Gipfoj). En la komenco de ĉiu partoprenanto ricevas en 18 diskojn, kaj el ses li formas tri Gipfojn, kiujn starigas sur ekpozicioj (laŭ la malsupra ekzemplo).

Poste ludantoj faras siajn movojn alterne. Ĉiu movo konsistas el du etapoj. Unue, oni devas lokigi la pecon sur unu de la grandaj nigraj punktoj kaj poste ŝovi ĝin je unu spaco antaŭen laŭ la elektita linio. Se sur la vojo de la peco troviĝas unu aŭ plu da aliaj diskoj, ili translokiĝas al sekvaj najbaraj intersekcoj (laŭ la sama linio), sed kondiĉe, ke ili ne estos elpuŝitaj al iu de nigraj punktoj. Tiuokaze la movo estos malpermesita. Tio rilatas ankaŭ al specialaj Gipf-pecoj. Se unu de ludantoj starigos 4 aŭ plu diskojn unu apud la alia en la sama linio, li kaptas ĉiujn pecojn, kiuj troviĝas sur ĝi. La proprajn li revenigas al sia provizo kaj povos uzi ilin denove. Okaze de Gipf-pecoj, ludanto povas lasi ilin surtabule laŭdezire, sed se li decidus ilin forpreni, ili transformiĝos en du apartaj, normalaj pecoj, kaj neniam povos reveni kiel "Gipfoj". Kaptitaj pecos de kontraŭludanto „mortas” kaj estas forprenitaj de la ludbatalo. Partoprenanto, kiu perdos ĉiujn siajn Gipf-pecojn aŭ ne povos fari movon – malvenkas.
 
Kiel mi skribis, en la Gipf ni trovos tri variantojn. En la baza (kiun mi malŝatas) oni uzas nur unuoblaj diskoj (neniuj Gipf-pecoj permesitaj). Tiu okaze ni povas venki nur malebligante kaptopovojn al la kontraŭludanto. Rezulte la batalo fariĝas longa, teda kaj ripetema. La turnira varianto similas al la norma, sed kun unu escepto. Ne plu ekzistas ekpozicio por Gipf-diskoj. Dum unuaj movoj, ĉiu ludanto decidas kiom da Gipfoj enkondukos en la ludon kaj en kiuj lokoj li ilin starigos. Do ju pli da Gipfoj ni kreos, des malpli da normalaj pecoj ni havos, kaj inverse. Unusola kondiĉo en tiu varianto estas, ke post starigo de unuobla Disko, oni ne plu rajtas formi novajn Gipfojn. 

Trajtoj de Gipf

Laŭ supra priskribo, reguloj ŝajnas malmulte novigemaj. Sekva simpla pecmovado. Sed tre rapide okazas, ke Gipf estas pli kompleksa kaj riĉa taktike kaj strategie ol ni povus antaŭvidi unurigarde. Por konvinki sin mem pri tio oni devas tamen doni al si iom da tempo por ekkoni la ludon sufiĉe profunde. Tio daŭros kelkajn ludbatalojn. Mi opinias, ke nur tiam ĝi montros sian potencialon kaj premios Vin per bona amuzado. 

El diversaj trajtoj de Gipf mi plej ŝatis kaj aprezis la jenajn:
  • mankon de „malplenaj” movoj – ĉiu decido estas grava, precipe se lasis al ni nur malmulte da pecoj,
  • agon/reagon – ĉiu movo de kontraŭludanto devigas nin por trovi ĝustan reagon, precipe se surtable troviĝas jam multe da diskoj,
  • kreskantan malsimplecon – ju pli da pecoj surtabule, des pli da movebloj,
  • daŭran variancon – post ĉiu kaptado de pecoj, ni ricevas tute novan situacioj sur la tabulo,
  • malfacilajn decidojn – ĉu lasi proprajn Gipf-pecojn surtabule post kaptado aŭ preni ilin for,
  • ŝancon por venko preskaŭ ĝis la fino – kelkaj eraraj movoj komence ne faras ludbatalon malvenkita,
  • optimuman tempodaŭron – ne tre longa, sed ĉe progresintaj kontraŭuloj la ludbatalo povas daŭri eĉ 30-45 minutojn.
Kiel vi povis rigardi, mi taksas Gipfon tre alte. Laŭ mia opinio, ĝi estas verŝajne unu de plej bonaj modernaj abstraktaj tabulludoj kaj ju pli multe mi ludas ĝin, des pli multe mi deziras sekvajn batalojn (eĉ se mi havus malvenki). Nuntempe mi malkutime kuraĝas doni al rolludoj aŭ tabulludoj recenzitaj de mi gradojn. Mi preferas prezenti al legantoj miajn rimarkojn, montri kion plaĉis al mi kaj kion ne, sed ne diri rekte – tiu ludo estas boneeeega, vi nepre devas aĉeti ĝin! Okaze de Gipf mi faros tamen escepton kaj donos al ĝi plej altan gradon – 10/10. 

Ĉiuj fotagrafaĵoj, krom la nova, aktuala skatolkovraĵo, devenas el oficiala retpaĝo de la Gipf-projekto

Brak komentarzy: