31 stycznia 2018

La blanka bildo



Jen la priskribo de la fifama, blanka bildo, kiu obsedigas la rigardantojn…/Oto opis niesławnego, białego obrazu, który opętuje tych, którzy mu się przyglądają…

Oni ne povas facile diri, kio estas la blanka bildo. Oni ne scias kiu ĝin kreis (se iu ajn), kiel aŭ de kie ĝi aperis, aŭ eĉ ĉu ekzistas nur unu kopio ĉu eble plu. La blanka bildo aspektas… nu, simple blanke. Ĝi konsistas el la tutblanka tolo en la blanka framo. Ĝi estas granda – altas proksimume du metrojn kaj larĝas iom pli ol unu. Kvankam je unua rigardo ĝi povus aspekti tute ordinare, ĝi radias strangan, sorĉan potencon. Ties fonto estas amaso da malbonaj fantomoj, kiuj loĝas en la bildo kaj ĉiu persono rigardanta ĝin povas fariĝi obsedita de unu el ili. Ĉi-okaze la spirito translokiĝas en la korpon de la viktimo kaj, iom post iom, komencas kontroli liajn (aŭ ŝiajn) pensojn kaj agojn. Liberiĝi de ĝia potenco estas malfacile, sed tio tamen eblas. Kiel do detale agas la blanka bildo?

En la blanka bildo povas loĝadi multaj fantomoj samtempe; kutime el 3 ĝis 8 (1k6+2). Ĉiu rolulo, kiu alproksimiĝos al ĝi riskas obsedon de unu el ili. Por rezisti, li devas trapasi savĵeton kontraŭ sorĉoj. Okaze de fiasko, la viktimo komencas intense kaj fikse gapi al la blanka bildo. Lia vizaĝesprimo fariĝas malnatura, kaj eĉ kvazaŭ freneza. Dumtempe unu el la spiritoj provas eniri en lian korpon. La tuta proceso daŭras pli-malpli unu minuton. Ĉe ĝia fino, la viktimo devas fari la novan savĵeton, ĉi-foje kontraŭ la mortmagio. Se li sukcesos, la spirito fiaskos enkorpiĝi, sed en mala okazo, la rolulo fariĝos obsedita de la fantomo, kaj lia pensmaniero ŝanĝos al la ĥaosa. Ĉi-okaze la ludestro devas loti per la tabelo, kiu el bildloĝantoj estos persekutonta nian kompatindan malbonŝanculon. Ĉiu spirito havas unu apartan trajton, laŭ kiu la viktimo komencos agi. Unue la ŝanĝo en lia sinteno ne estos precipe videbla, sed la forto de la fantomo kreskon ĉiun sekvan tagon. Pri la fina potenco de obsedo devas decidi la ludestro (li povas ankaŭ simple ĵeti la ludkubon).

1
Fantomo
Efiko (kion estos faranta persekutato)
1
Spirito de l`malsato
Viktimo sentos plian kaj plian emon manĝi
2
Sprito de l`avido
Viktimo ŝtelos monon kaj objektojn kie ajn eblos, kaj eĉ atakos aliulojn por forpreni ilian posedaĵon.
3
Sprito de l`muzikaĉo
Viktimo komencos publike kantaĉi (pli kaj pli malagorde) por gajni „famon”(li pensos, ke li estas talenta)
4
Spirito de l`detruo
Viktimo estos detruanta senkaŭze proksimajn objektojn aŭ plantojn
5
Sprito de l`fiseksodeziro
Viktimo komencos ekskui malseksulojn, pli kaj pli trudante sin al ili
6
Sprito de l`morto
Viktimo deziros mortigi vivantajn estaĵojn (bestojn kaj homojn); unue kaŝe, poste malkaŝe
7
Spirito de l`malpuro
Viktimo ĉesos prizorgi pri si mem (kombi, lavi, razi, ŝanĝi vestaron por la freŝan, ktp.)
8
Spirito de l`grumblado
Viktimo fariĝos pli kaj pli malafabla kaj malĝentila al aliuloj, kaj komencos grumbladi sub sia nazo
9
Spirito de l`fihumoro
Viktimo komencos fari maldecajn kaj poste eĉ danĝerajn spritaĵojn al siaj gekolegoj
10
Spirito de l`bruo
Viktimo sentos emon por distriĝi farante bruon (kriaĉi, frapadi ion ajn ĉe la mano, ktp.)
11
Spirito de l`ebrio
Viktimo deziros drinki pli kaj pli alkoholon
12
Spirito de l`malsaĝo
Viktimo komencos stulte riski sian vivon (ekzemple provos sole ataki la trolon aŭ drakon)

Kiel forigi la malbonan estaĵoj el la korpo de la viktimo? La spiriton povas forpeli ĉiu sufiĉe potenca kleriko. La forto de l`fantomo estos sama kiel de vampiro. Sed se la pastro fiaskos, la spirito fariĝos inokulita je liaj preĝoj kaj oni devos trovi alian klerikon. Okaze de sukceso, la fantomo foriras la korpon de la posedito, transnebuliĝas, kaj malaperas. La eksviktimo svenas je 1k6 horoj. 

Kiel detrui la malbenitan blankan bildon? Ĝi estas tute imuna kontraŭ ĉiuj armiloj, eĉ magiaj. Nur la fajro povas detrui la bildon, sed samtempe farigos ĝin eksplodi (proksimestarantaj personoj ricevos 2k6 poentojn da damaĝoj).

2 komentarze:

Przemoslav pisze...

Bardzo fajny pomysł, pewnie użyję go prędzej czy później. Kiedyś wrzuciłem list, który po przeczytaniu wymuszał posłuszeństwo evil sorcererowi (rzucał charma, znaczy się) - wyszedł z tego niezły ubaw.

Key-Ghawr pisze...

Dankon, samrolludano! Pomysł z obrazem powstał jako wynik luźnej inspiracji "Pogromcami duchów". Skoro istnieje chaotyczny artefakt tego typu, to może zaprojektuję do pary jakiś odpowiednik związany z siłami Ładu :)

Pomysł z listem też fajny.