14 lutego 2018

La monvampiro



Ĉu Vi scias, kiu aŭ kio estas monvampiro? Se ne, mi invitas daŭrigi legadon…/Czy wiecie, kim albo czym jest wampir "pieniężny"? Jeśli nie, zapraszam do dalszej lektury...

Allogas li per inspira diro,

Atentu vi pri la monvampiro!



Hodiaŭa notaĵo, kiel iuj de Vi jam verŝajne trovis, estas inspirita de iom mokrida kanzono Monvampiro de Érik Languillat/Inicialoj D.C. (aŭ i.d.c.). Tiuj, kiuj ne konas ĝin povas aŭskulti (aŭ aĉeti la KDon) ĉi tie (albumo signoj de viv`, trako 9). Inspiro estas tamen vere sublita kaj nerekta.



Kiu aŭ kio estas do la monvampiro? Same kiel pri la fifama blanka bildo, oni malmulte scias pri ĉi tiu kreitaĵo, kaj ĉirkaŭas la mondon multaj tute nekredeblaj kaj parte fantaziaj rakontoj pri li. La monvampiro (mi skribas pri li kiel "la monvampiro", ĉar verŝajne ekzistas nur unu, sed oni ne povas esti absolute certa pri tio) plej kutime aperas kiel viro de la homa raso (neniam elfo, nano/gnomo, hobito aŭ alia humanoido). En komunumoj, en kiuj superregas virinoj li/ŝi povus aspekti ine. Pro nescieblaj kaŭzoj, preferas agi inter viroj. Tial ni parolos pri la monvampiro kiel "li".
Do kion oni scias pri ĉi tiu kreitaĵo? Unue, malgraŭ la nomo, kiun donis al li homoj, li tute ne estas vampiro, nek eĉ malmortulo. Pro tio klerikaj potencoj aŭ benita akvo ne influas lin. La monvampiro estas verŝajne senmorta (sed mortigebla) kaj eble iu speco de magia estaĵo aŭ eĉ kosmulo. Li povas ankaŭ ŝanĝi sian aspekton, kio similigas lin al Doppelgängeroj, sed kapablas fari tion nur unufoje dum 24 horoj.  La monvampiro povas dumŝanĝe reduktigi aŭ kreskigi sian altecon (inter 1,5 kaj 2,5 m.) kaj pezon, inkluzive de okul- har- aŭ haŭtkoloro, orelformo, ktp.

La monvampiro ne bezonas dormi, ne timas sunlumon, kaj neniu kutima defenso kontraŭ normalaj vampiroj (kiel ĉepo) povas influigi lin. Laŭbezone li povas ankaŭ ŝanĝi sin en la nebulon, sed faras tion tre malbonvole, nur en momentoj de la plej gravaj danĝeroj. Tio faras lin tre malforta kaj devigos ripozi ĉirkaŭ unu semajnon por regajni antaŭan viglon kaj potencon. La monvampiro estas imuna je normalaj armiloj  – nur la magiaj iloj aŭ sorĉoj povas vundigi lin. 

Plej miras la dieto de ĉi-kreitaĵo. Li nutras sin per … mono - laŭlitere perbuŝe! La monvampiro volonte glutos ĉiun specon de valoraj metaloj, kiel arĝenton aŭ platenon, sed plej ŝatas manĝi oron aŭ objektojn faritaj de ĝi. La monstro preferas tamen vori relative malgrandajn pecetojn, precipe en formo de moneroj. Orajn stangojn li ne kapablas formordi aŭ dispecigi; same pri naturalaj mineraloj. Li ankaŭ tute ne gustumas je gemoj aŭ juveloj aŭ mono en papera formo (monbiletoj). Se ne sukcesos akiri metalajn monerojn, kaj fariĝos tre malsata, la kreitaĵo volonte ŝtelos aŭ rabos aliajn valorajn objektojn por vendi ilin kontraŭ oro, arĝento aŭ plateno. La monvampiro havas ankaŭ specialan kapablon – li povas senti (kvazaŭ flari) noblajn metalojn kaj difini, ĉu proksima al li persono (aŭ domo) kunportas/enhavas riĉaĵojn aŭ ne.

Kvankam la monvampiro estas ekstreme rezista kreitaĵo, li ne kapablas (kaj ne ŝatas) bone lukti. Tial li preveras akiri siajn nutraĵojn superruzante kompatindajn viktimojn. Antaŭ la monstro provos "ataki", li observados kaj gvatos potencialan viktimon dum kelka da tempo. Li havas du preferajn metodojn agi (ludestro povas tamen elpensi pluajn). Laŭ la unua, li prezentas sin kiel komercisto aŭ merkatisto, oferante al siaj viktimoj “bonan negocon”. Li provos volontigi ilin investi monon en iu mirinde profitodonan enterprenon, kaj poste malaperos kun sia akiraĵo. Laŭ la dua, li algluiĝas al iu grupo de aventuristoj por entiri ilin en trompan ekspedicion kaj evektive - en minacan kaptilon (ekzemple en kaŝejon de monstroj). La kreitaĵo esperos, ke aventuristoj mortos dumbatale, por ke li povu poste prirabi iliajn fridajn korpojn de trezoro.

Kiel estis dirite, la monvampiro ne ŝatas kaj ne kapablas bone batali. Endanĝerigita, li provos eskapi, ŝanĝante sian formon (en la la nebulon, se necese). Liaj statistikaĵoj (laŭ reguloj de OD&D) aspektas jene:

VK 10, AK 9-2 (dependas de armaĵo), MOV difera, Trezoro (en kaŝejo) A***
(mallongigoj: VK – Vivkuboj/Hit Dice; AK – Armaĵklaso/Armor Class; MOV – Movo/Movement)

·       ***  Kelkaj rimarkoj. La monvampiro, spite ke li estas vigla kaj havas multe da vivpoentoj, batalas kiel “veterano” (VK1). Savĵetoj (Saving Throws) restas tamen laŭ la nombro de VK/nivelo. Rilate al ekipaĵon: se li prezentos sin kiel komercisto, li portos ĉe si nur iun malgrandan armilon (ponadro, ekzemple). Se li provos prezenti sin kiel aventuristo, li elektos prefere pezan armaĵon kaj longan armilon. Sendepende de ĉio, la monvampiro ne povas esti surdigita nek surprizita, inkluzive embuskan atakon. Sian trezoron (manĝaĵon) li kaŝan bone, plej ofte en la izolita kaj fifama loko.

Metodoj por rekoni la monvampiron - li ne ĵetas ombron (same kiel veraj vampiroj); nek trinkas nek manĝas normalan manĝaĵo, kaj se li faros tion, poste vomos; serĉas kaŝejon por sekrete gluti orajn monerojn (kiom ofte, decidu ludestro)

Metodoj por pereigi la monvampiron – nur per sorĉoj aŭ magia armilo. Normala armilo (eĉ futurisma, kiel laserpistolo) ne faros al li damaĝojn. Premigita per granda pezaĵo (enorma ŝtono, ekzemple), ŝanĝos sin en nebulon por eskapi.

Lasta vorto (averto)
Se Vi iam ajn ekvidos sur la strato strangan viron, kiu kaŝe (aŭ malkaŝe) glutas monerojn, estu certa ke li estas la monvampiro. Ĉi-okaze, gardu Vin!!!

6 komentarzy:

Przemoslav pisze...

Współczesne, znane dobrze na naszej planecie, pieniężne wampiry to takie same potwory - po pewnym czasie konsumpcji monet i kosztowności w różnych światach, zaczęły wydalać papierowy, fiducjarny pieniądz bez pokrycia w kruszcu (zgadnijcie co się z nim stało?). Ich skupiska okupują banki emisyjne (ostatnimi czasy szczególnie aktywnie w Wenezueli), a także różne rezerwy kruszców, gdzie co jakiś czas zaspokajają powracający głód.

Starsi czytelnicy pamiętają pewnie hiper-inflację przełomu lat 80/90-tych - plotka, którą usłyszałem od pewnej tajemniczej grupki zakonspirowanych ekonomistów nie pozostawia wątpliwości - był to okres wzmożonego wydalania pieniądza, po odnalezieniu przez potwory słynnego Złotego Pociągu.

Więcej na ten temat w wykładach Dariusza Kwietnia - chociaż nawet on nie zna pełni prawdy na ten temat...

Key-Ghawr pisze...

Bardzo interesująca interpretacja monvampiro`a, dopasowana do naszej współczesności. Ciekawe, kto tak naprawdę za nimi stoi - Szaraki, czy może Reptilianie? A może klon Adolfa, rządzący światem z jakiegoś bunkra w Ameryce Południowej? :D

Przemoslav pisze...

Myślę, że prędzej Reptilioni, bo to w końcu finansjera ;). Adolf jest podobno na Marsie i włada wilkołakami ;).

Key-Ghawr pisze...

To wcale nie znaczy, że nie mają jakiś ukrytych relacji. W świecie teorii spiskowych wszystko jest możliwe. Nawet to, że Adolf z Reptilianami, przy pomocy wampirów pieniężnych przerabiają kulistą ziemię na płaską :)

Przemoslav pisze...

Good point... W końcu skąd wiedzieli o "złotym pociągu"?
Co do płaskiej Ziemni, uważam, że należy oddzielić fakty autentyczne od nieautentycznych - podejdźmy do sprawy ścisło-naukowo niczem David Icke ;).

Key-Ghawr pisze...

"fakty autentyczne od nieautentycznych"

O, to, to, to. Dokładnie. Trafiłeś w samo sedno! :D